Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 38

Psalmaro 38:14-20

Help us?
Click on verse(s) to share them!
14Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas Kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon.
15Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio.
16Ĉar mi diris: Ili povus ĝoji pri mi; Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus.
17Ĉar mi estas preta fali, Kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi.
18Ĉar mi konfesas mian kulpon; Kaj min ĉagrenas mia peko.
19Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj.
20Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono, Atakas min pro tio, ke mi celas bonon.

Read Psalmaro 38Psalmaro 38
Compare Psalmaro 38:14-20Psalmaro 38:14-20