Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 31

Psalmaro 31:1-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Psalmo de David. Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; Per Via justeco savu min.
2Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min! Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.
3Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.
4Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi; Ĉar Vi estas mia fortikaĵo.
5En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.
6Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj, Sed mi fidas la Eternulon.
7Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro; Ĉar Vi vidis min mizeron, Vi eksciis la suferojn de mia animo,
8Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.
9Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi suferas; Malfortiĝis de malĝojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.
10Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo kaj miaj jaroj de ĝemado; Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortiĝis.
11Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj Kaj teruraĵo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.

Read Psalmaro 31Psalmaro 31
Compare Psalmaro 31:1-11Psalmaro 31:1-11