Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Marko - Marko 4

Marko 4:35-40

Help us?
Click on verse(s) to share them!
35Kaj en tiu tago, kiam vesperiĝis, li diris al ili: Ni transiru al la alia bordo.
36Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis lin kun si, kiel li estis en la ŝipeto. Kaj aliaj ŝipetoj akompanis lin.
37Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la ŝipeton, tiel ke la ŝipeto estis jam pleniĝanta.
38Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li: Majstro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?
39Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro: Silentu, kvietiĝu. Kaj la vento ĉesiĝis, kaj fariĝis granda sereno.
40Kaj li diris al ili: Kial vi estas timemaj? ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon?

Read Marko 4Marko 4
Compare Marko 4:35-40Marko 4:35-40