27Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem.
28Kaj ili alproksimiĝis al la vilaĝo, kien ili iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen iros.
29Kaj ili retenis lin, dirante: Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti ĉe ili.
30Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili.
31Kaj iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis lin, kaj li fariĝis nevidebla por ili.
32Kaj ili diris unu al alia: Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn?
33Kaj leviĝinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj:
34La Sinjoro vere leviĝis, kaj aperis al Simon.
35Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.
36Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi.
37Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton.
38Kaj li diris al ili: Kial vi maltrankviliĝas? kaj kial diskutoj leviĝas en viaj koroj?
39Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke ĝi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta.
40Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn.
41Kaj dum ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj miris, li demandis ilin: Ĉu vi havas ian manĝaĵon ĉi tie?
42Kaj ili donis al li pecon de rostita fiŝo.
43Kaj li prenis, kaj manĝis antaŭ ili.
44Kaj li diris al ili: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj.
45Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn;
46kaj li diris al ili: Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj leviĝi el la mortintoj la trian tagon;
47kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalem.
48Vi estas atestantoj pri tio.
49Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, ĝis vi vestiĝos per potenco de supre.
50Kaj li elkondukis ilin ĝis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin.
51Kaj dum li benis ilin, li foriĝis de ili kaj estis suprenportita en la ĉielon.