Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 7

Josuo 7:1-6

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Sed la Izraelidoj pekis kontraŭ la anatemo: Aĥan, filo de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de Jehuda, prenis el la anatemitaĵo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis kontraŭ la Izraelidoj.
2Kaj Josuo sendis virojn el Jeriĥo al Aj, kiu estis apud Bet-Aven, oriente de Bet-El, kaj li diris al ili jene: Iru kaj esplorrigardu la landon. Kaj la viroj iris kaj esplorrigardis Ajon.
3Kaj ili revenis al Josuo, kaj diris al li: Ne iru la tuta popolo, nur du mil aŭ tri mil viroj iru kaj venkobatu Ajon; ne lacigu tien la tutan popolon, ĉar ili estas malgrandnombraj.
4Kaj iris tien el la popolo ĉirkaŭ tri mil viroj; sed ili forkuris de antaŭ la loĝantoj de Aj.
5Kaj la loĝantoj de Aj mortigis el ili tridek ses homojn, kaj persekutis ilin de la pordego ĝis Ŝebarim, kaj venkobatis ilin sur la deklivo de la monto; kaj malkuraĝiĝis la koro de la popolo kaj fariĝis kiel akvo.
6Tiam Josuo disŝiris siajn vestojn, kaj ĵetis sin vizaĝaltere antaŭ la keston de la Eternulo, restante tiel ĝis la vespero, li kaj la plejaĝuloj de Izrael; kaj ili ŝutis polvon sur siajn kapojn.

Read Josuo 7Josuo 7
Compare Josuo 7:1-6Josuo 7:1-6