Text copied!
Bibles in Esperanto

Josuo 7:1-6 in Esperanto

Help us?

Josuo 7:1-6 in Londona Biblio

1 Sed la Izraelidoj pekis kontraŭ la anatemo: Aĥan, filo de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de Jehuda, prenis el la anatemitaĵo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis kontraŭ la Izraelidoj.
2 Kaj Josuo sendis virojn el Jeriĥo al Aj, kiu estis apud Bet-Aven, oriente de Bet-El, kaj li diris al ili jene: Iru kaj esplorrigardu la landon. Kaj la viroj iris kaj esplorrigardis Ajon.
3 Kaj ili revenis al Josuo, kaj diris al li: Ne iru la tuta popolo, nur du mil aŭ tri mil viroj iru kaj venkobatu Ajon; ne lacigu tien la tutan popolon, ĉar ili estas malgrandnombraj.
4 Kaj iris tien el la popolo ĉirkaŭ tri mil viroj; sed ili forkuris de antaŭ la loĝantoj de Aj.
5 Kaj la loĝantoj de Aj mortigis el ili tridek ses homojn, kaj persekutis ilin de la pordego ĝis Ŝebarim, kaj venkobatis ilin sur la deklivo de la monto; kaj malkuraĝiĝis la koro de la popolo kaj fariĝis kiel akvo.
6 Tiam Josuo disŝiris siajn vestojn, kaj ĵetis sin vizaĝaltere antaŭ la keston de la Eternulo, restante tiel ĝis la vespero, li kaj la plejaĝuloj de Izrael; kaj ili ŝutis polvon sur siajn kapojn.
Josuo 7 in Londona Biblio