Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 21

Josuo 21:3-12

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Tiam la Izraelidoj donis al la Levidoj el siaj posedaĵoj, konforme al la ordono de la Eternulo, tiujn urbojn kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn.
4Kaj eliris la loto por la familio de la Kehatidoj; kaj al la filoj de la pastro Aaron, el la Levidoj, estis donitaj de la tribo de Jehuda kaj de la tribo de la Simeonidoj kaj de la tribo de Benjamen, per loto, dek tri urboj.
5Kaj al la ceteraj filoj de Kehat estis donitaj de la familioj de la tribo de Efraim kaj de la tribo de Dan kaj de la duontribo de Manase, per loto, dek urboj.
6Kaj al la filoj de Gerŝon estis donitaj de la familioj de la tribo de Isaĥar kaj de la tribo de Aŝer kaj de la tribo de Naftali kaj de la duontribo de Manase en Baŝan, per loto, dek tri urboj.
7Al la filoj de Merari, laŭ iliaj familioj, estis donitaj de la tribo de Ruben kaj de la tribo de Gad kaj de la tribo de Zebulun dek du urboj.
8Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj per loto tiujn urbojn kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn, kiel ordonis la Eternulo per Moseo.
9Kaj ili donis de la tribo de la Jehudaidoj kaj de la tribo de la Simeonidoj tiujn urbojn, kies nomojn ili difinis.
10Al la filoj de Aaron el la familioj de la Kehatidoj, el la Levidoj — ĉar ilia estis la loto unua —
11al ili oni donis la urbon de Arba, patro de Anak (tio estas, la urbon Ĥebron), sur la monto de Jehuda, kaj ĝiajn suburbaĵojn ĉirkaŭ ĝi.
12Kaj la kampon de la urbo kaj ĝiajn vilaĝojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune, kiel propraĵon.

Read Josuo 21Josuo 21
Compare Josuo 21:3-12Josuo 21:3-12