Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Filipianoj - Filipianoj 4

Filipianoj 4:10-14

Help us?
Click on verse(s) to share them!
10Sed mi forte ĝojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo.
11Tamen mi ne parolas rilate bezonon; ĉar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.
12Mi scias humiliĝi, kaj mi scias ankaŭ esti en abundeco; ĉie kaj ĉiel mi lernis la sekreton pleniĝi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon.
13Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.
14Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado.

Read Filipianoj 4Filipianoj 4
Compare Filipianoj 4:10-14Filipianoj 4:10-14