Text copied!
Bibles in Esperanto

Filipianoj 4:10-14 in Esperanto

Help us?

Filipianoj 4:10-14 in Londona Biblio

10 Sed mi forte ĝojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo.
11 Tamen mi ne parolas rilate bezonon; ĉar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.
12 Mi scias humiliĝi, kaj mi scias ankaŭ esti en abundeco; ĉie kaj ĉiel mi lernis la sekreton pleniĝi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon.
13 Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.
14 Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado.
Filipianoj 4 in Londona Biblio