30Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto; Mi estis la ĝojo de ĉiuj tagoj, Ludante antaŭ Li ĉiutempe.
31Mi ludas sur Lia mondo-tero; Kaj mia ĝojo estas inter la homidoj.
32Kaj nun, infanoj, aŭskultu min; Kaj feliĉaj estos tiuj, kiuj iras laŭ miaj vojoj.
33Aŭskultu instruon kaj saĝiĝu, Kaj ne forĵetu ĝin.