1Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo,
2Tiam vi enretiĝis per la vortoj de via buŝo, Kaptiĝis per la vortoj de via buŝo.
3Tiam, mia filo, agu tiel kaj saviĝu, Ĉar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigliĝu, kaj petegu vian proksimulon;
4Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti;
5Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.
6Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu ĝian agadon, kaj saĝiĝu.
7Kvankam ĝi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton,
8Ĝi pretigas en la somero sian panon, Ĝi kolektas dum la rikolto sian manĝon.