17Ili apartenu al vi sola, Sed ne al aliaj kun vi.
18Via fonto estu benata; Kaj havu ĝojon de la edzino de via juneco.
19Ŝi estas ĉarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; Ŝiaj karesoj ĝuigu vin en ĉiu tempo, Ŝia amo ĉiam donu al vi plezuron.
20Kaj kial, mia filo, vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?
21Ĉar antaŭ la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj ĉiujn liajn irojn Li pripensas.
22Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la ŝnuroj de lia peko lin tenos.
23Li mortos pro manko de eduko; Kaj la multo de lia senprudenteco lin devojigos.