6Donu ebriigaĵon al la pereanto, Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon.
7Li trinku, kaj forgesu sian malriĉecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfeliĉon.
8Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, Por la defendo de ĉiuj forlasitaj.
9Malfermu vian buŝon, por juĝi juste, Por defendi malriĉulon kaj senhavulon.
10Se iu trovis kapablan edzinon, Ŝia valoro estas pli granda ol perloj.
11Fidas ŝin la koro de ŝia edzo, Kaj havo ne mankos.
12Ŝi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la daŭro de ŝia tuta vivo.
13Ŝi serĉas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj.
14Ŝi estas kiel ŝipo de komercisto; De malproksime ŝi alportas sian panon.
15Ŝi leviĝas, kiam estas ankoraŭ nokto, Kaj ŝi disdonas manĝon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj;
16Ŝi pensas pri kampo, kaj aĉetas ĝin; Per la enspezoj de sia mano ŝi plantas vinberĝardenon.
17Ŝi zonas siajn lumbojn per forto Kaj fortikigas siajn brakojn.
18Ŝi komprenas, ke ŝia komercado estas bona; Ŝia lumilo ne estingiĝas en la nokto.
19Ŝi etendas sian manon al la ŝpinilo, Kaj ŝiaj fingroj tenas la ŝpinturnilon.
20Ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo.
21Ŝi ne timas la neĝon por sia domo, Ĉar ŝia tuta domanaro estas vestita per ruĝa teksaĵo.
22Ŝi faras al si kovrojn; Delikata tolo kaj purpuro estas ŝiaj vestoj.
23Ŝia edzo estas konata ĉe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando.
24Ŝi faras teksaĵon kaj vendas, Kaj zonojn ŝi donas al la komercisto.
25Fortika kaj bela estas ŝia vesto, Kaj ŝi ridas pri la venonta tago.
26Sian buŝon ŝi malfermas kun saĝo; Bonkora instruo estas sur ŝia lango.