28Ŝi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn.
29Ĉe kiu estas ploro? ĉe kiu estas ĝemoj? ĉe kiu estas malpaco? Ĉe kiu estas plendoj? ĉe kiu estas senkaŭzaj batoj? Ĉe kiu estas malklaraj okuloj?
30Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino, Ĉe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon.
31Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas, Kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel glate ĝi eniras:
32En la fino ĝi mordas kiel serpento Kaj pikas kiel vipuro.
33Viaj okuloj vidos fremdaĵojn, Kaj via koro parolos malĝustaĵojn.