16Homo, kiu erarforiĝis de la vojo de prudento, Ekloĝos en komunumo de mortintoj.
17Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos riĉa.
18La malvirtulo estos liberiga anstataŭo por la virtulo, Kaj malpiulo por piuloj.
19Pli bone estas loĝi en lando dezerta, Ol kun malpacema kaj kolerema edzino.
20Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo; Sed homo malsaĝa ĉion englutas.
21Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron.
22Kontraŭ urbon de fortuloj eliras saĝulo, Kaj li faligas ĝian fortan fortikaĵon.
23Kiu gardas sian buŝon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj.
24Fiera malbonulo, kiun oni nomas blasfemulo, Agas kun kolero kaj malboneco.
25La deziro de mallaborulo lin mortigas, Ĉar liaj manoj ne volas labori.
26Tuttage li forte deziras; Sed virtulo donas kaj ne rifuzas.
27Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo; Kiom pli, kiam li ĝin alportas kiel pekoferon!
28Mensoga atestanto pereos; Sed homo, kiu mem aŭdis, parolos por ĉiam.
29Malvirtulo tenas sian vizaĝon arogante; Sed virtulo zorgas pri sia vojo.
30Ne ekzistas saĝo, ne ekzistas prudento, Ne ekzistas konsilo kontraŭ la Eternulo.