Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 15

Sentencoj 15:2-15

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2La lango de saĝuloj bonigas la instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj elparolas sensencaĵon.
3Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn.
4Milda lango estas arbo de vivo; Sed malbonparola rompas la spiriton.
5Malsaĝulo malŝatas la instruon de sia patro; Sed kiu plenumas la admonon, tiu estas prudenta.
6En la domo de virtulo estas multe da trezoroj; Sed en la profito de malvirtulo estas pereo.
7La buŝo de saĝuloj semas instruon; Sed la koro de malsaĝuloj ne estas tia.
8Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed la preĝo de virtuloj al Li plaĉas.
9Abomenaĵo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo; Sed kiu celas virton, tiun Li amas.
10Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon; Kaj la malamanto de admono mortos.
11Ŝeol kaj la abismo estas antaŭ la Eternulo: Tiom pli la koroj de la homidoj.
12Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas; Al saĝuloj li ne iras.
13Ĝoja koro faras la vizaĝon ĝoja; Sed ĉe ĉagreno de la koro la spirito estas malgaja.
14La koro de saĝulo serĉas instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj nutras sin per malsaĝeco.
15Ĉiuj tagoj de malfeliĉulo estas malbonaj; Sed kontenta koro estas festenado.

Read Sentencoj 15Sentencoj 15
Compare Sentencoj 15:2-15Sentencoj 15:2-15