Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj - Romanoj 8

Romanoj 8:5-24

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Ĉar kiuj estas laŭ la karno, tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laŭ la spirito, pri la aferoj de la spirito.
6Ĉar la intereso de la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo kaj paco;
7ĉar la intereso de la karno estas malamikeco kontraŭ Dio, ĉar ĝi ne obeas al la leĝo de Dio, kaj ĝi ja ne povas obei;
8kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas plaĉi al Dio.
9Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio loĝas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia.
10Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco.
11Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, loĝas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos eĉ viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, loĝanta en vi.
12Tial do, fratoj, ni estas ŝuldantoj, ne al la karno, por vivi laŭ la karno;
13ĉar se vi vivas laŭ la karno, vi mortos; sed se per la spirito vi malvivigas la farojn de la korpo, vi vivos.
14Ĉar ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio.
15Ĉar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias: Aba, Patro.
16La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio;
17kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.
18Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni.
19Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio.
20Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero,
21ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio.
22Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun.
23Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaaĵon de la Spirito, ĝemas en ni, atendante nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo.
24Ĉar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; ĉar kiu esperas al tio, kion li vidas?

Read Romanoj 8Romanoj 8
Compare Romanoj 8:5-24Romanoj 8:5-24