2Antaŭ Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, Kaj venu, por savi nin.
3Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.
4Ho Eternulo, Dio Cebaot, Ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo?
5Vi manĝigis al ili panon larman, Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.
6Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; Kaj niaj malamikoj nin mokas.
7Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.
8Vinberbranĉon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis;