Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 73

Psalmaro 73:1-28

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Psalmo de Asaf. Jes, bona estas Dio por Izrael, Por tiuj, kiuj havas puran koron.
2Sed mi — apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, Preskaŭ elglitis miaj paŝoj.
3Ĉar mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.
4Ĉar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.
5Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.
6Tial ilian kolon ĉirkaŭvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.
7Pro graso elmetiĝis iliaj okuloj, Superbordiĝis en ilia koro la intencoj.
8Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.
9Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.
10Tial tien ankaŭ iras Lia popolo, Kaj ili akvon ĉerpas abunde.
11Kaj ili diras: Kiel Dio scias? Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas?
12Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas feliĉuloj de la mondo kaj atingis riĉecon!
13Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,
14Kaj mi turmentiĝas ĉiutage Kaj mi suferas punon ĉiumatene!
15Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi fariĝus perfida al la generacio de Viaj filoj.
16Mi meditis, por kompreni ĉi tion; Sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj,
17Ĝis mi venis en la sanktejon de Dio Kaj ekkomprenis la finon de tio.
18Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi ĵetas ilin en pereon.
19Kiel momente ili ruiniĝis! Pereis, malaperis de subita teruro!
20Simile al sonĝo post la vekiĝo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.
21Kiam bolis mia koro Kaj turmentiĝis mia internaĵo,
22Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaŭ Vi.
23Sed mi ĉiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano.
24Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro.
25Kiu estas por mi en la ĉielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.
26Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.
27Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas; Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝis al Vi.
28Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, Por rakonti ĉiujn Viajn farojn.

Read Psalmaro 73Psalmaro 73
Compare Psalmaro 73:1-28Psalmaro 73:1-28