Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 72

Psalmaro 72:13-20

Help us?
Click on verse(s) to share them!
13Li estos favorkora por malriĉulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj.
14De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.
15Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de Ŝeba; Kaj oni ĉiam preĝu por li, kaj ĉiutage oni lin benu.
16Estu multe da greno en la lando; Sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon; Kaj en la urboj ĉio floru, kiel herbo sur la tero.
17Lia nomo estu eterna; Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo; Ĉiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.
18Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn.
19Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!
20Finiĝis la preĝoj de David, filo de Jiŝaj.

Read Psalmaro 72Psalmaro 72
Compare Psalmaro 72:13-20Psalmaro 72:13-20