30Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon.
31Kaj ĝi estos pli agrabla al la Eternulo, Ol bovo aŭ bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj.
32Vidos humiluloj kaj ĝojos! Ho serĉantoj de Dio, via koro reviviĝu.
33Ĉar la Eternulo aŭskultas humilulojn, Kaj Siajn malliberulojn Li ne malŝatas.
34Gloru Lin la ĉielo kaj la tero, La maroj, kaj ĉio, kio en ili moviĝas.
35Ĉar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo, Ke oni tie loĝos kaj ilin heredos.
36Kaj la idaro de Liaj sklavoj ĝin heredos, Kaj la amantoj de Lia nomo loĝos en ĝi.