2Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Riĉulo kaj malriĉulo kune.
3Mia buŝo diros saĝaĵon, Kaj la penso de mia koro prudentaĵon.
4Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon.
5Kial mi devus timi en tagoj de malbono, Kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj,
6Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco?
7Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elaĉeton por li
8(Multekosta estus la elaĉeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos),
9Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon.
10Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas, Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon.