16Ne timu, kiam homo riĉiĝas, Kiam grandiĝas la gloro de lia domo.
17Ĉar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.
18Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone,
19Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon.
20Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto buĉota.