8Dion ni gloros ĉiutage, Kaj Vian nomon ni dankos eterne. Sela.
9Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.
10Vi devigas nin forkuri de nia malamiko, Ke niaj malamantoj nin prirabu;
11Vi fordonas nin por formanĝo, kiel ŝafojn, Kaj inter la popolojn Vi disĵetis nin;
12Vi vendis Vian popolon por nenio, Kaj prenis por ili nenian prezon;
13Vi faris nin malestimataĵo por niaj najbaroj, Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj;
14Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.