Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 41

Psalmaro 41:1-6

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Psalmo de David. Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo.
2La Eternulo lin gardos kaj vivigos; Li estos feliĉa sur la tero, Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.
3La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano; Lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano.
4Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min; Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.
5Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante: Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?
6Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere; Lia koro serĉas malbonon; Kaj, elirinte eksteren, li ĝin disparolas.

Read Psalmaro 41Psalmaro 41
Compare Psalmaro 41:1-6Psalmaro 41:1-6