Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 18

Psalmaro 18:42-50

Help us?
Click on verse(s) to share them!
42Mi disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la vento; Kiel stratan koton mi ilin forĵetas.
43Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min ĉefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
44Per atentaj oreloj ili obeas min; Aligentuloj respektegas min.
45Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
46Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:
47Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn,
48Kiu savas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.
49Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.
50Li donas grandan helpon al Sia reĝo, Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.

Read Psalmaro 18Psalmaro 18
Compare Psalmaro 18:42-50Psalmaro 18:42-50