Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 20

Luko 20:30-45

Help us?
Click on verse(s) to share them!
30ankaŭ la dua;
31kaj la tria ŝin prenis; kaj tiel same ankaŭ la sep ne lasis infanojn, kaj mortis.
32Laste mortis ankaŭ la virino.
33En la releviĝo do por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar la sep havis ŝin kiel edzinon.
34Kaj Jesuo diris al ili: La filoj de ĉi tiu mondo edziĝas kaj estas edzigataj;
35sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas;
36ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun la anĝeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la releviĝo.
37Sed ke la mortintoj leviĝas, Moseo mem montris en la arbetaĵo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob.
38Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, ĉar ĉiuj vivas al Li.
39Kaj iuj el la skribistoj responde diris: Majstro, vi bone diris.
40Kaj ili ne plu kuraĝis fari al li demandon.
41Kaj li diris al ili: Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo de David?
42Ĉar David mem diras en la Psalmaro: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
43Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
44Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia filo?
45Kaj dum la tuta popolo aŭskultis, li diris al siaj disĉiploj:

Read Luko 20Luko 20
Compare Luko 20:30-45Luko 20:30-45