Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 20:30-45 in Esperanto

Help us?

Luko 20:30-45 in Londona Biblio

30 ankaŭ la dua;
31 kaj la tria ŝin prenis; kaj tiel same ankaŭ la sep ne lasis infanojn, kaj mortis.
32 Laste mortis ankaŭ la virino.
33 En la releviĝo do por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar la sep havis ŝin kiel edzinon.
34 Kaj Jesuo diris al ili: La filoj de ĉi tiu mondo edziĝas kaj estas edzigataj;
35 sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas;
36 ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun la anĝeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la releviĝo.
37 Sed ke la mortintoj leviĝas, Moseo mem montris en la arbetaĵo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob.
38 Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, ĉar ĉiuj vivas al Li.
39 Kaj iuj el la skribistoj responde diris: Majstro, vi bone diris.
40 Kaj ili ne plu kuraĝis fari al li demandon.
41 Kaj li diris al ili: Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo de David?
42 Ĉar David mem diras en la Psalmaro: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
43 Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
44 Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia filo?
45 Kaj dum la tuta popolo aŭskultis, li diris al siaj disĉiploj:
Luko 20 in Londona Biblio