Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 1

Luko 1:8-42

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Kaj dum li plenumis sian pastradon antaŭ Dio en la vico de sia grupo,
9laŭ la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi.
10Kaj la tuta amaso de la popolo preĝis ekstere dum la horo de la incensado.
11Kaj aperis antaŭ li anĝelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado.
12Kaj Zeĥarja maltrankviliĝis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo.
13Sed la anĝelo diris al li: Ne timu, Zeĥarja; ĉar via preĝo estas aŭdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano.
14Kaj vi havos ĝojon kaj feliĉon, kaj multaj ĝojos pro lia naskiĝo.
15Ĉar li estos granda antaŭ la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino.
16Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio.
17Kaj li iros antaŭ Lia vizaĝo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la saĝeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan.
18Kaj Zeĥarja diris al la anĝelo: Per kio mi scios tion? ĉar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan aĝon.
19Kaj la anĝelo responde diris al li: Mi estas Gabriel, kiu staras antaŭ Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon.
20Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, ĝis la tago, kiam tio okazos, ĉar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumiĝos siatempe.
21Kaj la popolo atendis Zeĥarjan, kaj miris pro lia restado en la sanktejo.
22Kaj kiam li elvenis, li ne povis paroli al ili; kaj ili eksciis, ke li vidis vizion en la sanktejo; kaj li faradis signojn al ili, kaj restis muta.
23Kaj kiam finiĝis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon.
24Kaj post tiuj tagoj lia edzino Elizabeto gravediĝis, kaj kaŝis sin kvin monatojn, dirante:
25Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riproĉon inter homoj.
26Kaj en la sesa monato la anĝelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret,
27al virgulino fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria.
28Kaj li venis al ŝi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi.
29Sed ŝi tre maltrankviliĝis ĉe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto.
30Kaj la anĝelo diris al ŝi: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio.
31Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO.
32Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David;
33kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon.
34Kaj Maria diris al la anĝelo: Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron?
35Kaj la anĝelo responde diris al ŝi: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio.
36Kaj jen via parencino Elizabeto ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por ŝi, kiun oni nomis senfrukta.
37Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla.
38Kaj Maria diris: Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ via diro. Kaj la anĝelo foriris de ŝi.
39Kaj en tiuj tagoj Maria leviĝis kaj senprokraste vojaĝis en la montan regionon, en urbon de Judujo;
40kaj enirinte en la domon de Zeĥarja, ŝi salutis Elizabeton.
41Kaj kiam Elizabeto aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro; kaj Elizabeto pleniĝis de la Sankta Spirito,
42kaj ŝi levis sian voĉon per laŭta krio, kaj diris: Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro.

Read Luko 1Luko 1
Compare Luko 1:8-42Luko 1:8-42