Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 1

Luko 1:66-77

Help us?
Click on verse(s) to share them!
66Kaj ĉiuj aŭdantoj konservis tion en sia koro, dirante: Kia do estos ĉi tiu knabeto? Ĉar la mano de la Eternulo estis kun li.
67Kaj lia patro Zeĥarja pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj profetis, dirante:
68Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, Ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,
69Kaj levis kornon de savo por ni En la domo de Sia servanto David,
70Kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo,
71Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;
72Por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, Kaj por memori Sian sanktan interligon;
73La ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;
74Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, Ni servu Lin sentime,
75En sankteco kaj justeco antaŭ Li ĉiujn niajn tagojn.
76Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, Ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, por pretigi liajn vojojn,
77Por doni al lia popolo scion de savo En la pardonado de iliaj pekoj,

Read Luko 1Luko 1
Compare Luko 1:66-77Luko 1:66-77