Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 12

Johano 12:21-36

Help us?
Click on verse(s) to share them!
21tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante: Sinjoro, ni volas vidi Jesuon.
22Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon.
23Sed Jesuo respondis al ili, dirante: Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata.
24Vere, vere, mi diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.
25Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo.
26Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaŭ estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros.
27Nun maltrankviliĝas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el ĉi tiu horo. Sed por tio mi venis ĝis ĉi tiu horo.
28Patro, gloru Vian nomon. Tiam voĉo venis el la ĉielo: Mi jam gloris ĝin kaj denove gloros.
29Do la apudstaranta homamaso, aŭdinte, diris, ke tondris; aliaj diris: Anĝelo parolis al li.
30Jesuo respondis kaj diris: Ne por mi venis tiu voĉo, sed por vi.
31Nun estas la juĝo de ĉi tiu mondo; nun la estro de ĉi tiu mondo estos elpelita.
32Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn.
33Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos.
34La homamaso respondis al li: Ni aŭdis el la leĝo, ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel vi diras: La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas ĉi tiu Filo de homo?
35Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; ĉar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras.
36Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi fariĝu filoj de lumo. Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kaŝis for de ili.

Read Johano 12Johano 12
Compare Johano 12:21-36Johano 12:21-36