Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 11

Johano 11:32-55

Help us?
Click on verse(s) to share them!
32Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, ŝi falis antaŭ liaj piedoj, dirante: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta.
33Kiam do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ, kiuj venis kun ŝi, plorantaj, li ĝemis en la spirito kaj maltrankviliĝis,
34kaj diris: Kie vi lin kuŝigis? Ili diris al li: Sinjoro, venu kaj vidu.
35Jesuo larmis.
36La Judoj do diris: Jen kiel li lin amis!
37Sed kelkaj el ili diris: Ĉu ĉi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kaŭzi ankaŭ, ke ĉi tiu homo ne mortu?
38Tiam Jesuo, denove ĝemante en si, venis al la tombo. Ĝi estis kaverno, kaj sur ĝi kuŝis ŝtono.
39Jesuo diris: Forprenu la ŝtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li: Sinjoro, li jam malbonodoras, ĉar li estis tie kvar tagojn.
40Jesuo diris al ŝi: Ĉu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?
41Oni do forprenis la ŝtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris: Patro, mi dankas Vin, ke Vi min aŭskultis.
42Kaj mi sciis, ke Vi ĉiam aŭskultas min; sed pro la ĉirkaŭstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis.
43Kaj dirinte tion, li kriis per laŭta voĉo: Lazaro, elvenu.
44Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizaĝo estis ĉirkaŭligita per viŝtuko. Jesuo diris al ili: Malligu lin, kaj lasu lin iri.
45Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li.
46Sed kelkaj el ili foriris al la Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris.
47Tial la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris: Kion ni faras? ĉar ĉi tiu homo faras multajn signojn;
48se ni lasos lin tiel, ĉiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion.
49Sed unu el ili, Kajafas, ĉefpastro en tiu sama jaro, diris al ili: Vi scias nenion,
50nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu.
51Sed li diris tion ne de si mem; sed estante ĉefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio;
52kaj ne nur por la nacio, sed ankaŭ por ke li kunvenigu en unu la ĉie disĵetitajn filojn de Dio.
53De post tiu tago do ili konsiliĝis, por lin mortigi.
54Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la disĉiploj.
55Kaj la Pasko de la Judoj proksimiĝis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaŭ la Pasko, por sin sanktigi.

Read Johano 11Johano 11
Compare Johano 11:32-55Johano 11:32-55