Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Jesaja

Jesaja 24

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Jen la Eternulo dezertigas la landon kaj ruinigas ĝin kaj ŝanĝas ĝian aspekton kaj disĵetas ĝiajn loĝantojn.
2Kaj estos al la popolo kiel al la pastro, al la servisto kiel al lia mastro, al la servistino kiel al ŝia mastrino, al la aĉetanto kiel al la vendanto, al la pruntedonanto kiel al la prunteprenanto, al la ŝuldanto kiel al la kreditoro.
3Tute dezertigita estos la lando kaj tute prirabita; ĉar la Eternulo tion diris.
4Funebras kaj velkas la lando, senfortiĝas kaj velkas la mondo, senfortiĝas la eminentuloj de la popolo de la lando.
5Kaj la tero estas malpurigita de siaj loĝantoj; ĉar ili malobeis la instruon, ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon.
6Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpiĝis tiuj, kiuj loĝas sur ĝi; pro tio forbrulis la loĝantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.
7Malgaja estas la mosto, sensukiĝis la vinbero, ĝemas ĉiuj ĝojintoj.
8Ĉesiĝis la gajeco de tamburinoj, malaperis la bruo de gajuloj, ĉesiĝis la gajeco de harpo.
9Oni ne trinkas vinon ĉe kantado; maldolĉa estas ebriigaĵo por siaj trinkantoj.
10Ruinigita estas la dezerta urbo; ĉiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas eniri.
11Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumiĝis ĉia ĝojo, malaperis la gajeco de la lando.
12En la urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj.
13Ĉar tiel estos meze de la lando, meze de la popoloj: kiel post fruktoskuo de olivarbo, kiel estas al la restintaj beroj post la fino de la vinberrikolto.
14Ili levos sian voĉon kaj ĝojkrios, pri la majesto de la Eternulo ili krios de la maro.
15Tial en la regionoj orientaj gloru la Eternulon, sur la insuloj de la maro la nomon de la Eternulo, Dio de Izrael.
16De la rando de la tero ni aŭdis kantadon: Gloro al la justulo; sed mi diras: Ho mi malfeliĉa, ho mi malfeliĉa, ve al mi! rabis rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis.
17Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho loĝantoj de la tero.
18Kaj tiu, kiu forkuros de la voĉo de la teruro, falos en kavon; kaj kiu eliros el la kavo, trafos en la kaptilon; ĉar la aperturoj de alte malfermiĝis kaj la fundamento de la tero ekskuiĝis.

19Forte diskrevis la tero, forte dispeciĝis la tero, forte skuiĝis la tero.
20Ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo, kaj balanciĝas kiel hamako; kaj pezas sur ĝi ĝia krimeco; kaj ĝi falis, kaj ne plu leviĝos.
21Kaj en tiu tempo punos la Eternulo la taĉmentojn de la alto en la ĉielo kaj la reĝojn de la tero sur la tero.
22Kaj ili estos kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos enŝlositaj en ŝlositejo, kaj post longa tempo ili estos punitaj.
23Kaj ruĝiĝos la luno, kaj hontos la suno, kiam la Eternulo Cebaot ekreĝos sur la monto Cion kaj en Jerusalem, kaj Lia gloro aperos antaŭ Liaj plejaĝuloj.