1Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia.
2Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundiĝos, kaj flamo vin ne bruligos.
3Ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via Savanto; Egiptujon Mi donos kiel vian elaĉeton, Etiopujon kaj Seban anstataŭ vi.
4Ĉar vi estas kara en Miaj okuloj, vi estis honorita kaj Mi vin amas; tial Mi fordonos aliajn homojn anstataŭ vi kaj gentojn anstataŭ via animo.
5Ne timu, ĉar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos.
6Mi diros al la nordo: Redonu! kaj al la sudo: Ne retenu! venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de la randoj de la tero,
7ĉiun, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun Mi kreis por Mia gloro, faris, kaj estigis.
8Elirigu la popolon blindan, kiu tamen havas okulojn, kaj la surdulojn, kiuj tamen havas orelojn.
9Ĉiuj nacioj kolektiĝu kune, kaj la popoloj kunvenu; kiu el ili tion antaŭdirus aŭ anoncus al ni antaŭlonge? ili starigu siajn atestantojn kaj pravigu sin, por ke oni aŭdu, kaj diru: Estas vero!
10Vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mia servanto, kiun Mi elektis; por ke vi sciu kaj kredu al Mi, kaj komprenu, ke tio estas Mi; antaŭ Mi estis kreita nenia Dio, kaj post Mi ne ekzistos.
11Mi, Mi estas la Eternulo; kaj krom Mi ekzistas nenia savanto.
12Mi promesis kaj savis kaj anoncis; kaj ne estis inter vi iu fremda; kaj vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mi estas Dio.
13De la komenco de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraŭ Mia mano; kiam Mi faras, kiu tion ŝanĝos?
14Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael: Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren ĉiujn forkurantojn, kaj la ĝojadon de la Ĥaldeoj Mi aliformigis en ploradon.
15Mi estas la Eternulo, via Sanktulo, la Kreinto de Izrael, via Reĝo.
16Tiele diras la Eternulo, kiu faris vojon sur la maro kaj vojeton sur potenca akvo,
17kiu elirigis ĉarojn kaj ĉevalojn, militistaron kaj potencon, kiuj ĉiuj kune falis kaj ne leviĝos, senfajriĝis, estingiĝis kiel meĉo:
18Ne rememoru tion, kio estis antaŭlonge, kaj ne meditu pri tio, kio estis en la tempo antikva.
19Jen Mi faras ion novan, nun ĝi elkreskas; ĉu vi tion ne komprenas? Mi faros vojon en la dezerto, riverojn en senakva lando.
20Gloros Min la bestoj de la kampo, ŝakaloj kaj strutoj; ĉar Mi donis akvon en la dezerto, riverojn en senakva lando, por trinkigi la popolon, kiun Mi elektis,
21tiun popolon, kiun Mi kreis por Mi, por ke ĝi rakontu pri Mia gloro.
22Sed ne Min vi vokis, ho Jakob, kaj ne por Mi vi laboris, ho Izrael.
23Vi ne alportadis al Mi viajn ŝafidojn de brulofero kaj ne honoradis Min per viaj buĉoferoj; Mi ne servigis vin per farunoferoj kaj ne lacigis vin per olibano.
24Vi ne aĉetis por Mi per mono bonodoran kanon kaj ne satigis Min per la sebo de viaj buĉoferoj; vi nur laborŝarĝis Min per viaj pekoj, lacigis Min per viaj malbonagoj.
25Mi, Mi forviŝas viajn krimojn pro Mi mem, kaj viajn pekojn Mi ne rememoros.
26Rememorigu al Mi, kaj ni faru juĝon inter ni; rakontu vi, por ke vi vin pravigu.
27Via prapatro pekis, kaj viaj profetoj defalis de Mi.
28Tial Mi sensanktigis la estrojn de la sanktejo, kaj Mi elmetis Jakobon al anatemo kaj Izraelon al malhonoro.