Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 8

Sentencoj 8:9-21

Help us?
Click on verse(s) to share them!
9Ĉiuj ili estas ĝustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion.
10Prenu mian instruon, kaj ne arĝenton; Kaj la scion ŝatu pli, ol plej puran oron.
11Ĉar saĝo estas pli bona ol multekostaj ŝtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al ĝi.
12Mi, saĝo, loĝas kun la prudento, Kaj mi trovas prudentajn konsilojn.
13Timo antaŭ la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran buŝon mi malamas.
14De mi venas konsilo kaj bonaranĝo; Mi estas prudento; al mi apartenas forto.
15Per mi reĝas la reĝoj, Kaj la estroj donas leĝojn de justeco.
16Per mi regas la princoj Kaj la potenculoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero.
17Mi amas miajn amantojn; Kaj miaj serĉantoj min trovos.
18Riĉo kaj gloro estas ĉe mi, Daŭra havo kaj justo.
19Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita arĝento.
20Laŭ la vojo de vero mi iras, Laŭ la vojstreko de la justo;
21Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, Kaj plenigi iliajn trezorejojn.

Read Sentencoj 8Sentencoj 8
Compare Sentencoj 8:9-21Sentencoj 8:9-21