Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 8

Sentencoj 8:6-16

Help us?
Click on verse(s) to share them!
6Aŭskultu, ĉar mi parolos gravaĵon, Kaj ĝustaĵo eliros el mia buŝo.
7Ĉar mia lango parolos veron, Kaj malpiaĵon abomenas miaj lipoj.
8Justaj estas ĉiuj paroloj de mia buŝo; Ili ne enhavas falson kaj malicon.
9Ĉiuj ili estas ĝustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion.
10Prenu mian instruon, kaj ne arĝenton; Kaj la scion ŝatu pli, ol plej puran oron.
11Ĉar saĝo estas pli bona ol multekostaj ŝtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al ĝi.
12Mi, saĝo, loĝas kun la prudento, Kaj mi trovas prudentajn konsilojn.
13Timo antaŭ la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran buŝon mi malamas.
14De mi venas konsilo kaj bonaranĝo; Mi estas prudento; al mi apartenas forto.
15Per mi reĝas la reĝoj, Kaj la estroj donas leĝojn de justeco.
16Per mi regas la princoj Kaj la potenculoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero.

Read Sentencoj 8Sentencoj 8
Compare Sentencoj 8:6-16Sentencoj 8:6-16