6Aŭskultu, ĉar mi parolos gravaĵon, Kaj ĝustaĵo eliros el mia buŝo.
7Ĉar mia lango parolos veron, Kaj malpiaĵon abomenas miaj lipoj.
8Justaj estas ĉiuj paroloj de mia buŝo; Ili ne enhavas falson kaj malicon.
9Ĉiuj ili estas ĝustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion.
10Prenu mian instruon, kaj ne arĝenton; Kaj la scion ŝatu pli, ol plej puran oron.
11Ĉar saĝo estas pli bona ol multekostaj ŝtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al ĝi.