7Kaj nun, infanoj, aŭskultu min, Kaj ne forkliniĝu de la vortoj de mia buŝo.
8Malproksimigu de ŝi vian vojon, Kaj ne proksimiĝu al la pordo de ŝia domo,
9Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron Kaj viajn jarojn al la kruelulo,
10Por ke fremduloj ne satiĝu de via havo, Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo,
11Ĝis vi ĝemos en la fino, Kiam konsumiĝos via karno kaj via korpo,
12Kaj vi diros: Ho, kiel mi malamis instruon, Kaj mia koro malŝatis moraligon!
13Kaj mi ne aŭskultis la voĉon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.
14Mi estis preskaŭ en ĉia malbono Meze de kunveno kaj societo.
15Trinku akvon el via cisterno, Kaj fluantan el via puto.
16Viaj fontoj disfluu eksteren, Akvaj torentoj en la stratojn.
17Ili apartenu al vi sola, Sed ne al aliaj kun vi.
18Via fonto estu benata; Kaj havu ĝojon de la edzino de via juneco.
19Ŝi estas ĉarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; Ŝiaj karesoj ĝuigu vin en ĉiu tempo, Ŝia amo ĉiam donu al vi plezuron.
20Kaj kial, mia filo, vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?
21Ĉar antaŭ la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj ĉiujn liajn irojn Li pripensas.