Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 5

Sentencoj 5:1-14

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Mia filo! atentu mian saĝon; Al mia prudento klinu vian orelon,
2Por ke vi konservu prudenton Kaj via buŝo tenu scion.
3Ĉar la buŝo de malĉastulino elverŝas mielon, Kaj ŝia gorĝo estas pli glata ol oleo.
4Sed ŝia sekvaĵo estas maldolĉa kiel absinto, Akra kiel ambaŭtranĉa glavo.
5Ŝiaj piedoj iras malsupren al la morto; Ŝiaj paŝoj atingas Ŝeolon.
6Ŝi ne iras rekte laŭ la vojo de vivo; Ŝiaj paŝoj ŝanceliĝas, sed tion ŝi ne scias.
7Kaj nun, infanoj, aŭskultu min, Kaj ne forkliniĝu de la vortoj de mia buŝo.
8Malproksimigu de ŝi vian vojon, Kaj ne proksimiĝu al la pordo de ŝia domo,
9Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron Kaj viajn jarojn al la kruelulo,
10Por ke fremduloj ne satiĝu de via havo, Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo,
11Ĝis vi ĝemos en la fino, Kiam konsumiĝos via karno kaj via korpo,
12Kaj vi diros: Ho, kiel mi malamis instruon, Kaj mia koro malŝatis moraligon!
13Kaj mi ne aŭskultis la voĉon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.
14Mi estis preskaŭ en ĉia malbono Meze de kunveno kaj societo.

Read Sentencoj 5Sentencoj 5
Compare Sentencoj 5:1-14Sentencoj 5:1-14