20Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj.
21Ili ne foriĝu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro.
22Ĉar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.
23Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron; Ĉar el ĝi eliras la vivo.
24Forigu de vi falsemon de la buŝo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi.