Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 3

Sentencoj 3:12-27

Help us?
Click on verse(s) to share them!
12Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.
13Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton;
14Ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton, Kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro.
15Ĝi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun ĝi.
16Longa vivo estas en ĝia dekstra mano; Riĉo kaj gloro estas en ĝia maldekstra mano.
17Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.
18Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin ekkaptis; Kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin posedas.
19La Eternulo per saĝo fondis la teron; Per prudento Li aranĝis la ĉielon.
20Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj; Kaj la nuboj elverŝas roson.
21Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:
22Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.
23Tiam vi iros sendanĝere vian vojon, Kaj via piedo ne falpuŝiĝos.
24Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla.
25Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj;
26Ĉar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraŭ reto.
27Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari.

Read Sentencoj 3Sentencoj 3
Compare Sentencoj 3:12-27Sentencoj 3:12-27