Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 31

Sentencoj 31:21-29

Help us?
Click on verse(s) to share them!
21Ŝi ne timas la neĝon por sia domo, Ĉar ŝia tuta domanaro estas vestita per ruĝa teksaĵo.
22Ŝi faras al si kovrojn; Delikata tolo kaj purpuro estas ŝiaj vestoj.
23Ŝia edzo estas konata ĉe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando.
24Ŝi faras teksaĵon kaj vendas, Kaj zonojn ŝi donas al la komercisto.
25Fortika kaj bela estas ŝia vesto, Kaj ŝi ridas pri la venonta tago.
26Sian buŝon ŝi malfermas kun saĝo; Bonkora instruo estas sur ŝia lango.
27Ŝi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj ŝi ne manĝas panon en senlaboreco.
28Leviĝas ŝiaj filoj kaj ŝin gratulas; Ŝia edzo ŝin laŭdegas, dirante:
29Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas ĉiujn.

Read Sentencoj 31Sentencoj 31
Compare Sentencoj 31:21-29Sentencoj 31:21-29