1Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn,
2Ke via orelo atente aŭskultos saĝon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;
3Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian voĉon al la saĝo:
4Se vi serĉos ĝin kiel arĝenton, Serĉegos kiel trezoron:
5Tiam vi komprenos la timon antaŭ la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.