Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 28

Sentencoj 28:19-26

Help us?
Click on verse(s) to share them!
19Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu havos plenan malriĉecon.
20Homon fidelan oni multe benas; Sed kiu rapidas riĉiĝi, tiu ne restos sen puno.
21Konsideri personojn ne estas bone; Pro peco da pano homo pekus.
22Homo enviema rapidas al riĉeco, Kaj li ne scias, ke malriĉeco lin atendas.
23Kiu faras riproĉojn al homo, tiu poste trovos pli da danko, Ol tiu, kiu flatas per la lango.
24Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras: Ĝi ne estas peko, Tiu estas kamarado de mortigisto.
25Fierulo kaŭzas malpacojn; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estos bonstata.
26Kiu fidas sin mem, tiu estas malsaĝa; Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita.

Read Sentencoj 28Sentencoj 28
Compare Sentencoj 28:19-26Sentencoj 28:19-26