Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 26

Sentencoj 26:11-18

Help us?
Click on verse(s) to share them!
11Kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, Tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon.
12Ĉu vi vidas homon, kiu estas saĝa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.
13Maldiligentulo diras: Leono estas sur la vojo, Leono estas sur la stratoj.
14Pordo turniĝas sur sia hoko, Kaj maldiligentulo sur sia lito.
15Maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton, Kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo.
16Maldiligentulo estas en siaj okuloj pli saĝa, Ol sep veraj saĝuloj.
17Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj.
18Kiel frenezulo, kiu ĵetas fajron, Sagojn, kaj morton,

Read Sentencoj 26Sentencoj 26
Compare Sentencoj 26:11-18Sentencoj 26:11-18