9Faru disputon kun via proksimulo mem, Sed sekreton de aliulo ne malkaŝu;
10Ĉar alie aŭdanto vin riproĉos, Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni.
11Vorto dirita en ĝusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retaĵo arĝenta.
12Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas saĝa admonanto por aŭskultanta orelo.
13Kiel malvarmo de neĝo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro.
14Kiel nuboj kaj vento sen pluvo, Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras.
15Per pacienco oni altiras al si potenculon, Kaj mola parolo rompas oston.
16Kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne fariĝu tro sata kaj ne elvomu ĝin.
17Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; Ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus.
18Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston.
19Kiel putra dento kaj malforta piedo Estas nefidinda espero en tago de mizero.
20Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta.
21Se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon;
22Ĉar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo, Kaj la Eternulo vin rekompencos.
23Norda vento kaŭzas pluvon, Kaj ĉagrenita vizaĝo kaŝatan parolon.
24Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
25Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo, Tiel estas bona sciigo el lando malproksima.