23Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj: Konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone.
24Kiu diras al malvirtulo: Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj.
25Sed kiuj faras riproĉojn, tiuj plaĉas, Kaj sur ilin venos bona beno.
26Kiu respondas ĝustajn vortojn, Tiu kisas per la lipoj.
27Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu ĉion sur via kampo; Kaj poste aranĝu vian domon.