Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 24

Sentencoj 24:13-25

Help us?
Click on verse(s) to share them!
13Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo;
14Tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.
15Ne insidu, ho malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo; Ne ataku lian ripozejon;
16Ĉar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos; Sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo.
17Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu;
18Ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron.
19Ne koleru kontraŭ malbonfarantoj, Kaj ne enviu la malvirtulojn;
20Ĉar la malbonulo ne havos estontecon; La lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
21Timu, mia filo, la Eternulon kaj la reĝon; Kun ribeluloj ne komunikiĝu.
22Ĉar subite venos ilia pereo; Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaŭ?
23Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj: Konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone.
24Kiu diras al malvirtulo: Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj.
25Sed kiuj faras riproĉojn, tiuj plaĉas, Kaj sur ilin venos bona beno.

Read Sentencoj 24Sentencoj 24
Compare Sentencoj 24:13-25Sentencoj 24:13-25