1Ne sekvu malbonajn homojn, Kaj ne deziru esti kun ili;
2Ĉar ilia koro pensas pri perfortaĵo, Kaj ilia buŝo parolas malbonaĵon.
3Per saĝo konstruiĝas domo, Kaj per prudento ĝi fortikiĝas;
4Kaj per sciado la ĉambroj pleniĝas Per ĉia havo grandvalora kaj agrabla.
5Homo saĝa havas forton, Kaj homo prudenta estas potenca.
6Kun pripenso faru militon; Kaj venko venas per multe da konsilantoj.
7Tro alta estas la saĝo por malsaĝulo; Ĉe la pordego li ne malfermos sian buŝon.
8Kiu intencas fari malbonon, Tiun oni nomas maliculo.
9Malico de malsaĝulo estas peko; Kaj blasfemanto estas abomenaĵo por homo.
10Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, Via forto estas ja malgranda.
11Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.