Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 23

Sentencoj 23:15-31

Help us?
Click on verse(s) to share them!
15Mia filo, se via koro estos saĝa, Tiam ĝojos ankaŭ mia koro.
16Kaj mia internaĵo ĝojos, Kiam viaj lipoj parolos ĝustaĵon.
17Via koro sin tiru ne al pekuloj, Sed al timo antaŭ la Eternulo ĉiutage.
18Ĉar ekzistas estonteco, Kaj via espero ne perdiĝos.
19Aŭskultu vi, mia filo, kaj estu saĝa, Kaj direktu vian koron al la ĝusta vojo.
20Ne estu inter la drinkantoj de vino, Inter tiuj, kiuj manĝas tro da viando;
21Ĉar drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝos, Kaj dormemulo havos sur si ĉifonaĵojn.
22Aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos.
23Veron aĉetu, kaj ne vendu saĝon Kaj instruon kaj prudenton.
24Grandan ĝojon havas patro de virtulo, Kaj naskinto de saĝulo ĝojos pro li.
25Via patro kaj via patrino ĝojos, Kaj via naskintino triumfos.
26Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj.
27Ĉar malĉastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto.
28Ŝi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn.
29Ĉe kiu estas ploro? ĉe kiu estas ĝemoj? ĉe kiu estas malpaco? Ĉe kiu estas plendoj? ĉe kiu estas senkaŭzaj batoj? Ĉe kiu estas malklaraj okuloj?
30Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino, Ĉe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon.
31Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas, Kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel glate ĝi eniras:

Read Sentencoj 23Sentencoj 23
Compare Sentencoj 23:15-31Sentencoj 23:15-31